Jaroměř
El Vikipedio
Jaroměř estas urbo kun 13 000 loĝantoj, situanta en Bohemio, sur kunfluejo de riveroj Elbo, Úpa kaj Metuje, 16 km de urbo Hradec Králové, en distrikto Náchod.
En avantaĝa situo ĉe la kunfluejo de tri riveroj estiĝis en la 11-a jarcento přemyslida burgejo, nomita verŝajne laŭ princo Jaromír. Kiam ĝi estis pereinta, en la loko fondis Přemysl Otakar la 2-a urbon, kiu en la jaro 1307 fariĝis doturbo de la ĉeĥaj reĝinoj. Remparoj estis malfermita per du pordegoj, ekde la duono de la 15-a jarcento staris ĉe rando de placo malgranda burgo, neniigita dum la tridekjara milito. El gotikaj kaj renesancaj konstruaĵoj konserviĝis nur fragmentoj, la urbo trafata de oftaj incendioj estis en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alikonstruita barokstile. Industria evoluo estis en la 2-a duono de la 19-a jarcento influita per alkonduko de fervojo el Pardubice ĝis Trutnov.
Plilongigita placo estas ĉirkaŭbarita per domoj kun gotikaj kaj renesancaj kernoj, devene renesanca urbodomo estis alikonstruita empire. Mariana kolono, la belega laboro de M. B. Braun kaj Ř. Thény, estas el la jaroj 1722 – 1727. Inter kulminaj laboroj de Braun apartenas statuo de ploranta virino sur tombŝtono de lia bopatrino Anna Miseliusová (en tombejo). El konstruaĵoj de la 20-a jarcento eminentas eksa vendejdomo de firmao Wenke, en kiu estas hodiaŭ urba muzeo. En la urbo estas krom ĝi ankaŭ muzeo de fervojo.
Inter famaj naskintoj apartenas pentristo Josef Šíma (1891–1971), skulptistoj Otakar Španiel (1881–1955) kaj Josef Wagner (1901–1957).
Konsistaĵo de la urbo estas ekde la jaro 1948 foje memstara urbo Josefov (hodiaŭ tio estas Jaroměř II).
Regiono Hradec Králové | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Náchod | |
▼ | |
Adršpach ~ Bezděkov nad Metují ~ Bohuslavice ~ Borová ~ Božanov ~ Broumov ~ Brzice ~ Bukovice ~ Černčice ~ Červená Hora ~ Červený Kostelec ~ Česká Čermná ~ Česká Metuje ~ Česká Skalice ~ Dolany ~ Dolní Radechová ~ Hejtmánkovice ~ Heřmanice ~ Heřmánkovice ~ Horní Radechová ~ Hořenice ~ Hořičky ~ Hronov ~ Hynčice ~ Chvalkovice ~ Jaroměř/Josefov ~ Jasenná ~ Jestřebí ~ Jetřichov ~ Kramolna ~ Křinice ~ Lhota pod Hořičkami ~ Libchyně ~ Litoboř ~ Machov ~ Martínkovice ~ Mezilečí ~ Mezilesí ~ Meziměstí ~ Nahořany ~ Náchod ~ Nové Město nad Metují ~ Nový Hrádek ~ Nový Ples ~ Otovice ~ Police nad Metují ~ Provodov-Šonov ~ Přibyslav ~ Rasošky ~ Rožnov ~ Rychnovek ~ Říkov ~ Sendraž ~ Slatina nad Úpou ~ Slavětín nad Metují ~ Slavoňov ~ Stárkov ~ Studnice ~ Suchý Důl ~ Šestajovice ~ Šonov ~ Teplice nad Metují ~ Valichovky ~ Velká Jesenice ~ Velké Petrovice ~ Velké Poříčí ~ Velký Třebešov ~ Vernéřovice ~ Vestec ~ Vlkov ~ Vršovka ~ Vysoká Srbská ~ Vysokov ~ Zábrodí ~ Zaloňov ~ Žďár nad Metují ~ Žďárky ~ Žernov | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |