Jean-Baptiste Lully
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Baroka muziko > Jean-Baptiste LULLY
Jean-Baptiste LULLY, denaske Giovanni Battista LULLI (naskiĝis la 28-an de novembro, 1632, mortis la 22-an de marto, 1687), estis en Italio naskiĝinta franca komponisto, kiu pasigis la plimulton de sia vivo laborante en la kortego de Ludoviko la 14-a de Francio. Li akiris la francan civitanecon en 1661.