Jidvei
El Vikipedio
Jidvei (ĵidvej) (hungare:Zsidve, germane: Seiden) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Blaj. En 1910 ĝi havis 1349 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj), en 1992 1265 (rumanoj, 4% hungaroj. Ĝia unua mencio estas en 1309. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi: Bălcaciu, Căpâlna de Jos, Feisa, Veseuş.