Johán Valano
El Vikipedio
Pseŭdonimo de Claude Piron. Ĝi aludas al la belga deveno de Piron: valono el la Moza valo.
Sub tiu nomo aperis lia poemaro "Malmalice" (1978), kaj tuta serio da "Ĉu"-romanoj.
En 1981 LF-koop eldonis lian muzikan kasedon "Frandu piron", realigitan helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.