John C. Wells
El Vikipedio

John Christopher WELLS ([ĝon KRIS-to-fe ŭelz]), kiu naskiĝis la 11-an de marto 1939, estas brita esperantisto kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono.
Wells estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995 (nun membro de Honora Patrona Komitato). Membro de la Brita Akademio. Estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Membro de la Akademio de Esperanto. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio kaj la Londonan Esperanto-klubon. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.
[redaktu] Verkoj
- Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
- Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968, popularas inter anglalingvaj Esperantistoj.
- Accents of English ("Akĉentoj de la angla") - lia ĉefverko en la angla.
- Jen nia mondo
[redaktu] Persona vivo
Informoj prenitaj el la persona retpaĝaro de Wells.
- Naskiĝis en la vilaĝo de Bootle, Lancashire, Anglio.
- Havis sudafrikdevenan patron
- Havis anglan patrinon
- Havis du fratojn (pli junajn)
- Malriĉan infanaĝon
- Lernis Esperanton 16-jaraĝe (en 1956)
- Studis lingvojn
- Aŭtodidaktis usonstilan stenografion
- Malkaŝa samseksemulo
- Loĝas en sudokcidenta Londono
- Lernis la kimran; intervjuiĝis kimralingve en la radio