Fonetiko
El Vikipedio
Fonetiko estas la scienco pri la homa parolo. Ĝi priskribas la fizikajn ecojn de la parolo kaj ties eroj, kiel tiuj produktiĝas en la parolorgano kaj kiel ili perceptiĝas per la sensorganoj kaj kompreniĝas. Kadre de la fonetiko oni ankaŭ studas la evoluon de la parolo ĉe infanoj kaj ĉe lernantoj de dua lingvo. Fonetiko gravas i. a. en lingvohistoriaj studoj.
Al la eroj de la parolo apartenas krom la parolsonoj kiuj reprezentas fonemojn kaj kiuj kombiniĝas en silaboj ankaŭ la vort- kaj frazmelodiaj trajtoj kiuj reprezentas prozodemojn.
Praktika fonetiko okupiĝas ĉefe pri prononcado, i. a. pri la laŭnorma prononcado de unuopaj lingvoj kaj ties instruado.
Per "fonetiko" oni ankaŭ foje celas la sonan konsiston de unuopaj lingvoj. Por tiu nocio Esperanto ofertas la pli precizan terminon "fonetismo". La fonetismo de lingvoj speguliĝas pli aŭ malpli parolfidele en la skribo kaze ke alfabeta ortografia sistemo estas uzata.
La "fonologio" estas la scienco pri la mensa reprezentado de la fonetismo kaj ties funkcio en lingva sistemo de kontrastaj unuoj. Ĝi estas foje konsiderata kiel subfako de la fonetiko, foje kontrastata kun ĝi. Aliflanke, "fonetiko" estas foje konsiderata kiel subfako de lingvistiko, foje kontrastata kun ĝi.
Akustika fonetiko studas la karakterizaĵojn de parolaj sonoj en la aero. Tradicie ĝi ankaŭ studas la aŭdajn karakterizaĵojn de parolaj sonoj.
Aŭda fonetiko esploras la aŭdan percepton de lingvaj sonoj.
La Internacia Fonetika Asocio plej grave kreis la Internacian Fonetikan Alfabeton. Ĝi celas doni signojn por ĉiuj parolsonoj de ĉiuj homaj lingvoj. Ĝi estas uzata en multaj vortaroj, gramatikoj kaj lernolibroj por klarigi prononcon.
Fonetiko en gramatiko
Ankaŭ vidu: Langrompaĵo; Egzismo; Asimilo (fonetiko)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www2.arts.gla.ac.uk/IPA/ipa.html
http://www.ling.upenn.edu/courses/Summer_2004/ling001/lecture2.html
- canIPA Natural Phonetics (angle, itale kaj france, kun PDF-dosieroj) : Tre vastigita versio de la Internacia Fonetika Alfabeto (500 bazaj simboloj, 300 aldonaj kaj 200 kromaj), fare de Luciano Canepari [Luĉano Kanepari], profesoro ĉe la Universitato de Venecio (kiu krome estas Esperantisto kaj interesiĝas kaj verkas ankaŭ pri Esperanta fonetiko).