Jongeren Esperanto Nieuws
El Vikipedio
Jongeren Esperanto Nieuws (JEN) estas Esperanto-gazeto kiu estas komuna eldonaĵo de la nederlanda kaj la flandra Esperanto-junularaj asocioj. JEN aperas kvarfoje jare kaj nombras mezure 20o da paĝoj.
Ĉar la revuo ne nur celas esperanto-parolantojn, aperas ankaŭ artikoloj en la nederlanda lingvo.
Krom informoj pri la asocioj, ĝi enhavas multajn artikolojn pri pasintaj kaj estontaj Esperanto-renkontiĝoj. Cetere la revuo ankaŭ informas pri la nederlanda kaj frisa lingvoj kaj pri la Esperanto-kulturo. Aperas ekzemple recenzoj de libroj kaj KD-oj.
Membroj de la flandra kaj nederlanda E-junularo senpage ricevas la revuon hejme. Ankaŭ eblas ĝin aboni ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.
[redaktu] Redaktoroj tra la jaroj
- Yves Nevelsteen ekde 2004
- Lode Van de Velde ĝis 2003
- Joost Witteveen, Ilja De Coster kaj Johan Bleij ĝis 2000
- Oscar Debats (NL)
- Sjoerd Bosga (NL, ekde numero 111 (jan-feb 1994) ĝis inkl. numero 130 (mrt-apr 1997))
- Rineke Hoens, Arjen-Sjoerd de Vries (ĝis inkl. numero 110) (NL, 1993)
- Saskia Idzerda, Gaco Nauta (NL, 1991)
- Stefaan Cottenier (FL, 1991)
- ...
Noto: la redakcio tradicie konsistis el 1-3 nederlandanoj kaj 1-2 flandroj.