Jordanhill (fervoja stacio)
El Vikipedio
Jordanhill estas fervoja stacio de Argyle Line kaj North Clyde Line en urboparto Jordanhill en Glasgow (Skotlando). Ĝi estis malfermita je la 1-a de aŭgusto 1887. Ĝi troviĝas proksime al Kampuso Jordanhill de University of Strathclyde, proksime al rivero Clyde.
Artikolo pri tiu en la angla vikipedio iĝis la 1-miliona artikolo en 2006.