José María González Aboín
El Vikipedio
José M. GONZÁLEZ ABOÍN (1926 - mortis la 23-an de septembro 2000) estis hispana esperantisto kiu estis dumviva patrono de UEA, dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio kaj prezidinto de Madrida Esperanto-Liceo. Reprezentante Hispanion en internacia komisiono de geografoj, li proponis la uzadon de Esperanto kiel internacia lingvo por geografiaj nomoj.