Josef Mánes
El Vikipedio
Josef MÁNES, (12-a de majo 1820 - 9-a de decembro 1871), ĉeĥa pentristo, fondinto de la ĉeĥa nacia pentrado de la 19-a jarcento. Lia Josefina estas nomata "ĉeĥa Mona Lisa", vizitantoj de Prago povas admiri liajn monatojn sur la astronomia horloĝo de Malnovurba Urbodomo. Eminentaj estas liaj desegnoj de folkloraj temoj kaj ilustraĵoj por klasika poezio.
Anekdoto asertas, ke Josef Mánes parolis kaj skribis germane, ĉeĥe li nur pentris.