Astronomia horloĝo de Prago
El Vikipedio
Astronomia horloĝo de Prago (ĉeĥe orloj) estas mezepoka astronomia horloĝo, konstruita en 1490 de majstro Hanuš de Růže (Rozo). Ĝi estis riparita en 1880 kaj ornamita per kalendar-disko konsistanta el 12 originale konceptitaj kaj belege pentritaj simboloj de la monatoj, fare de la fama ĉeĥa pentristo Josef Mánes. La horloĝo estis grave damaĝita dum la revolucio 1945 kaj riparita en 1948.
[redaktu] Legendo pri la horloĝo
La konstruo de tiu ĉi horloĝo, kiu siatempe estis teknika miraklo, estas ligata kun la sekvanta legendo:
Estis granda solenaĵo, kiam ĝi estis ekfunkciigota. La urbanoj kaj artistoj, studentoj kaj magistroj de la Universitato, junaj, maljunaj, infanoj kaj junmetiistoj, simple la tuta Prago amasiĝis antaŭ la Malnovurba Turo por atente aŭskulti la lertan paroladon de majstro Hanuš. La opinio de ĉiuj estis: nenie en la mondo oni trovus ion similan al tiu ĉi astronomia horloĝo kaj ĝi vere estas nova juvelo brile ornamonta la ĉefurbon de la regno Bohemio. Sed la famo pri la genia mekanismo disvastiĝis kiel stepfajro allogante admirantojn el malproksimaj landoj, kaj majstro Hanuš estis superŝutata per mendoj. La majstro tamen rifuzadis ĉiujn, ĉar estis lia deziro, ke sole lia amata urbo posedu tian ornamaĵon. La admiro kaj laŭdo, kiujn la hor-loĝo kaŭzis, flatis al pragaj urbaj konsilantoj treege, sed samtempe la timo, ke majstro Hanuš povus esti delogita per ofertoj, ke li konstruu similan, se ne eĉ pli bonan horloĝon por alia urbo, ne lasis ilin dormi. Longe ili sidis kaj konsultis, kiamaniere malebligi tian eventualon, ĝis venkis terura plano. . .
Iun tagon majstro Hanuš sidis ĉe siaj desegnaĵoj, profundiĝinta en kalkuladon. Li eĉ ne rimarkis, ke la pordo mallaŭte malfermiĝis por enlasi tri maskitojn. Tro malfrue li konsciiĝis pri la situacio. Du el ili ekprenis lin brutule, dum la tria, ardiginte sian ponardon en la fajro ĝis ruĝo, elpikis per ĝi la okulojn de la majstro.
Dum longa tempo la kompatindulo baraktis inter vivo kaj morto, kaj kiam li iomete refortiĝis, li estis nur ombro de sia iama estaĵo. Li, por kiu la laboro signifis la vivon, estis nun kondamnita nur sidadi kun senagaj manoj, dronigita en maldolĉego de siaj pensoj. Iufoje, kiam li eksentis, ke liaj tagoj jam estas finkalkulitaj, li petis unu el siaj lernantoj gvidi lin al la mekanismo de la granda horloĝo, kies kreinto li estis. Tie li staris aŭskultante la ritman tiktakon de la radoj kaj leviloj. Subite, kiam la figuro de la Morto eksonorigis por anonci, ke pasis horo, Hanuš etendis la manon en la komplekson de sia mekanismo, manipulis tie dum tempeto, kaj jen la horloĝo iompostiom knarante kaj tintante ekhaltis. Samtempe la majstro, kies genia lerteco ĝin kreis, falis senkonscia kaj ne vekiĝis plu. Kaj la granda horloĝo, la fiero de la urbanoj de Prago, staris senmove dum jarcentoj, ĝis oni finfine sukcesis trovi iun, kiu kapablis denove ekfunkciigi la mirindan mekanismon.