Juan Bachrich
El Vikipedio
Juan (Johano) Eduardo BACHRICH (naskigis la 30-an de aprilo 1921 en Vieno - mortis la 28-an de februaro 2005 en Karakaso) estis eminenta venezuela movadano.
Li lernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. En 1937 li konatigis en Zagrebo kun Ivo Lapenna, kaj ekstudinte en 1940 en Budapeŝto li mallongan tempon kunlaboris kun tieaj esperantistoj. En 1948 li elmigris al Venezuelo, kie li tuj ekinformis pri Esperanto per prelegoj kaj artikoloj kaj fariĝis motoro de Venezuela EsperantoAsocio, fondita en 1912. En 1975 VEA estis leĝe registrita kun Bachrich kiel ĝenerala sekretario. En UEA li membris ekde 1937 kaj ekde 1952 li estis delegito kaj fakdelegito pri plantkultivado. Peranto de UEA li estis de 1974 ĝis 2001. Li estis membro de la Komitato de UEA 1992-1998, observanto 1978-82 kaj de 1998 ĝis sia forpaso. En 1992 li lanĉis la ideon pri amasa instruado de Esperanto per televido. Por tiu celo li kontribuis al la realigo de la projektoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo. En 2000 la Komitato de UEA elektis lin honora membro de la Asocio.