Judajo
El Vikipedio
Judajo (alia formo: Judeo) estas alia nomo por Judujo, la suda parto de la regiono Palestino, kie loĝis la Izraela popolo. En Judajo troviĝis interalie la granda templo de Jerusalemo. En la epoko de Jesuo estis sufiĉe ofte tensioj inter la norda regiono Galileo kaj Judajo. Multaj homoj el Judajo konsideris sin pli aŭtentaj religiuloj ol la Galileanoj. Inverse oni ankaŭ ne multe aprezis la sudulojn. En la nova traduko de l' bibliaj evangelioj, Gerrit Berveling ekuzis tiun ĉi formon Judajo kaj la adjektivan formon la Judajaj por la tieaj homoj, por substreki, ke la tensioj en ekzemple la evangelio laŭ Johano ne temas pri tensio inter kristanismo kaj judismo, sed inter nordaj (Galileaj) kaj sudaj (Judajaj) Judoj.
Kategorioj: Biblio | Religio | Teologio