Jules Verstraeten
El Vikipedio
Jules Verstraeten [ĵil verstrate] estas flandra esperantisto, naskiĝis la 22-an de januaro 1915. Li lernis Esperanton, kiam li estis militkaptito en Aŭstrio dum la dua mondmilito. Ekaktivis en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1950 kiel sekretario, kaj en la Reĝa Belga Ligo Esperantista kiel administranto. En 1957 li ricevis la arĝentan medalon Pro merito de la antverpena Esperanto-grupo. Li estis LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj vicprezidanto de la nova Belga Esperanto-Federacio ekde ĝia fondiĝo en 1960, redaktoro-respondeculo de la antverpena revuo Esperanto-novaĵoj de 1963 ĝis decembro 1979. Verstraeten estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1969 kaj 1970, kiam li iĝis honora prezidanto de la grupo, kio li estas ankoraŭ nun.
En 1982 Jules Verstraeten verkis la historion de la Esperanto-grupo, kiu eldoniĝis sub la titolo Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.
Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al li starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la Esperanto-domo de Antverpeno. En Codji, Benino, estis inaŭgurita Lernejo Jules Verstraeten kiel esprimo de danko pro lia multjara financa subteno.