Juliusz Słowacki
El Vikipedio
Juliusz SŁOWACKI, naskita la 4-an de septembro 1809 kaj mortinta la 3-an de aprilo 1849 en Parizo, estas unu el la plej famaj romantikaj poetoj. Kun Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Norwid li estas profeto de Pollando kaj unu el plej grandaj romantismaj poetoj.
Romantika poeto kaj verkisto de teatraĵoj, li estis ŝatata nur post sia morto pro sia lingva lerteco kaj sia lirika kaj filozofa maniero paroli pri la realaĵo. Lia verkaro unuigas la romantikismo de la norda Eŭropo kun la klasika tradicio de la suda. En 1831, Słowacki elmigris kiel politika rifuĝanto al Francio. Li ja montriĝis kiel nacia poeto, kiam li verkis sian poemon La slava papo en 1848.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.