Arkitekturo
El Vikipedio
Arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:
- praktikan (funkcian kaj teknikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
- ideo-estetikan – aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.
Arĥitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arĥitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko – konstrua mekaniko, sanitara tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.
Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de arkitekturaj konstruaĵoj:
Enhavo |
[redaktu] Religia arĥitekturo
- Akldamo – Kirko – Kurgano – Maŭzoleo – Moskeo – Pagodo – Panteono – Partenono - Piramido – Sinagogo – Templo
[redaktu] Loĝeja arĥitekturo
- Domo – Hotelo – Palaco – Kabano – Nubskrapulo
[redaktu] Socia arĥitekturo
- Flughaveno – Cirko – Ekspoziciejo – Lernejo – Muzeo – Ponto – Parko – Stacidomo – Stadiono – Teatrejo
[redaktu] Fortikaĵa arĥitekturo
[redaktu] Konstrufakaj laboroj
Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo – marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de arkitekturo, forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849.
La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, fakturo (<--erara vorto), ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.
Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.
Vidu ankaŭ:
[redaktu] Arĥitekturaj stiloj, skoloj kaj tendencoj:
- Antikva Ĉinio
- Antikva Egiptio
- Funkciismo
- Helenio
- Romia konstruarto
- Paleokristana arkitekturo
- Romaniko
- Gotiko
- Renesanco
- Baroko
- Klasikismo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Gravaj arkitektoj
- Alvar Aalto
- Donato Bramante
- Santiago Calatrava
- Jacques Dupuis
- Gustave Eiffel
- Ferdinand Fellner
- Antoni Gaudí
- Jules Hardouin-Mansart
- Le Corbusier
- Károly Kós (1883-1977) hungara arkitekto
- Jacques Lemercier
- Louis Le Vau
- Mies van der Rohe
- Eugène Viollet-le-Duc
Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako , konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero, konstruaĵopartoj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.aia.org
http://www.greatbuildings.com
http://www.vitruvio.ch
http://www.archinform.net
http://architect.architecture.sk - famous architects
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |