Kaĉaloto
El Vikipedio
?Kaĉaloto Konserva statuso: Vundebla[1] |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Scarred Giant — Artisto: Chris Harman
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
|
||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Physeter macrocephalus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||||
Vivareo de kaĉaloto (blue)
|
Kaĉaloto (Physeter macrocephalus aŭ Physeter catodon) estas specio de dentocetacoj, kun grandega, kvarangula kapo, en kiu troviĝas la spermaceto. Ĝi estas malsvelta besto, kun malgrandaj antaŭaj membroj kaj ĝiboj surdorse. La supra makzelo estas sendenta.
La kaĉaloto havas malhele blugrizan aŭ brunan koloron, la venro estas pli hela. La maskloj povas longi ĝis ĉ. 19 m, la femaloj estas pli malgrandaj.
La kaĉalotoj vivas dismonde en moderaj aŭ tropikaj akvoj, en grupoj de 15–20 bestoj. La solvivaj maskloj povas migri je malvarmaj akvoj.
Ĝi ĝenerale vivas en profundo de ĉ. 350 m, sed oni trovis jam kaĉaloton eĉ je 1134 m. Li nutras sin ĉefe per cefalopodoj.
Ĝi estis ĉasata dum jarcento pro ties spermaceto kaj ambro.
vidu ankaŭ: malgranda kaĉaloto