Kabah
El Vikipedio
Kabah (ankaŭ Kabaah, Kabáh, Kahbah aŭ Kaba) estas majaa ruino en la meksika ŝtato Jukatanio, Mezameriko).
Ĝi troviĝas sude de la urbo Ŭmal kaj estas ligita al ĝi per 18 km longa kaj 5 metrojn larĝa paŝvojo (majaa rapidvojo), kiu je la komenco kaj fino havas grandan triumfarkojn.
En la urbo troviĝas la 45 metrojn longa palaco de la maskoj, kies muroj estas ornamitaj de 260 Chaac-maskoj. Multaj aliaj temploj kaj palacoj (parte ankoraŭ neesploritaj) troviĝas en la antikva urbo.
Majaoj ekloĝis en la regiono dum la 3-a jarcento a.K., sed la plejmultaj nun videblaj konstruaĵoj estas el de la 3-a ĝis la 7-a jarcento. Kabah estas post Ŭmal la dua plejgranda majaurbo en postklasika Puuc-stilo. Ĝi estis jam forlasita kiam alvenis la hispanoj.
La signifo de la nomo Kabah estas "fortika mano".