Kabardoj
El Vikipedio
Kabardoj (memnomo адыге [adige]) estas nord-kaŭkazia etno, konsistiganta plejparton de la loĝantaro en Kabardio-Balkario (55% de la tuto). La plej disvastiĝinta religio estas islamo, kvankam ankoraŭ en la 18-a jarcento estis ankaŭ kristana grupo.
Kabardoj parolas en la kabarda lingvo (foje traktata kiel dialekto de la adiga lingvo).
Rusia regiono | Kvanto de kabardoj en 2002, miloj (*) |
---|---|
Kabardio-Balkario | 498,7 |
Stavropola regiono | 6,6 |
Nord-Osetio | 2,9 |
Moskvo | 1,8 |
Ĉi tiu artikolo pri "Kabardoj" ankoraŭ estas ĝermo pri iu etno aŭ alia etnografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.