Kalifornia Instituto de Teknologio
El Vikipedio
La Kalifornia Instituto de Teknologio (angle California Institute of Technology aŭ Caltech [kaltek']) en Pasadena (Kalifornio) estas unu el la plej respektataj universitatoj de scienco kaj inĝenierarto en Usono. Fondita en 1891 kiel Throop University kun nur 31 studantoj, Caltech nun havas studantaron de 900 diplomiĝontoj kaj 1.000 diplomiĝintoj.
Caltech organizas la Jetpeladan Laboratorion (JPL) por NASA.