Kallao
El Vikipedio
Callao estas la dua plej grava urbo en Peruo, situanta okcidente de la perua ĉefurbo Lima. Ĝi troviĝas ĉe la marbordo de la Pacifika oceano kaj etendiĝas sur areo de 146,92 km², de kiuj 17,63 km² apartenas al la apudaj insuloj San Lorenzo (Peruo), Frontón, Cavinzas, Palomino kaj Redonda. En 2005 la urbo havis 824.329 enloĝantojn. En Callao estas la Flughaveno Jorge Chávez.
[redaktu] Administra divido
La urbo havas ses distriktojn: Bellavista, Carmen de la Legua, La Perla, La Punta, Ventanilla kaj Callao.
[redaktu] Klimato
La klimato de la urbo Callao estas tre malseketa kaj nuba dum la tuta jaro. Dum somero tamen la klimato tie estas agrabla, ĉar oni povas ĝui ankaŭ iom da sunradioj. La temperaturo tie alproksimiĝas al 19,2ºC.