Kantaro-Vikio
El Vikipedio
La Kantaro-Vikio estas vikio kiu celas havi kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al Esperanto-muziko en Interreto.
Estante produkto de internacia kunlaborado, la kantaro havas kaj malnovajn movadajn kantojn kaj kantotekstojn de modernaj muzikaj grupoj.
En la kantaro oni povas serĉi kantojn laŭ nomo aŭ kategorio. Haveblas aboca indekso. Krom tekstoj, la kantaro provizas akordojn por amatoraj ludantoj, kodojn por poŝtelefonoj, kaj tonsilabojn.
Paĝoj pri muzikaj grupoj prezentas liston de albumoj kaj ĝeneralan informon.
Al 10.11.2006 kvanto de kantotekstoj superas 650.