Vikio
El Vikipedio
Vikio (angle, wiki) estas kunredaktata retejo, kiun ĉiuj rajtas redakti. Ĉi tiu retejo estas vikio. Eĉ vi rajtas ŝanĝi la tekston de iu ajn retpaĝo, inkluzive ĉi tiun! Sufiĉas simple alklaki la ligilon "Redaktu tekston de la paĝo" malsupre de la paĝo.
La vorto vikio devenas de la angla vorto wiki, kiu mem devenas de la havaja wikiwiki, kiu signifas "rapida".
La originalan vikion fondis Ward Cunningham, kiu inventis kaj nomis la vikian koncepton kaj produktis la unuan vikian servilon. Kelkaj homoj opinias ke nur la vikio de Ward devas esti nomita Wiki (majuskla) aŭ la WikiWikiWeb. Wiki de Ward ankoraŭ estas unu el la plej popularaj (anglalingvaj) vikioj ĉe http://www.c2.com/cgi/wiki?WelcomeVisitors.
Jerry Muelver lanĉis Unumondo-n, la unuan Esperantan vikion, je la 28-a de januaro, 2001. Li volis krei ĝin por diskutlisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj ne jam konis vikiojn, kaj ĝi ne havis klaran celon.
Enhavo |
[redaktu] La movadaj vikioj en Esperanto:
- Esperanto ĉe Interreto-Vikio
- GEJ-Vikio
- IEJ-Vikio
- JEFO-Vikio
- TEJO-Vikio
- UEA-Vikio
- USEJ-Vikio
[redaktu] Lokaj vikioj
[redaktu] La temaj vikioj en Esperanto:
- Esperanta Vikipedio
- Kantaro-Vikio
- La malferma Esperanto-komunumo
- Subtitoloj-Vikio
- Turismo-Vikio
- Unumondo
Por lerni kiel uzi vikion, vidu Kiel krei paĝon kaj Kiel redakti paĝon.
[redaktu] Aliaj vikioj
- WikiNi : por facile krei novajn vikiojn per Wakka-softvaro
- Wikinsider
- Esperanto@Interreto.
- Wikipedia evolution through time (terms of service)
[redaktu] Ankaŭ vidu