Kantono Ŝvico
El Vikipedio
La Kantono Ŝvico (germane Schwyz' [ŝvic], france Schwytz [ŝvic], itale Svitto [zvito], romanĉe Sviz [ŝvic]) estas kantono de Svislando.
Lingvo: germana.
Religio: katolika.
Areo: 908 km².
Enloĝantoj: 103.000.
Schwyz estas, kune kun Uri kaj Unterwalden, unu el la tri kantonoj kiuj unuiĝis la 1-an de aŭgusto 1291 kaj tiamaniere naskis la Svisan Konfederacion). La nomo Svislando mem (germane Schweiz) devenas de Schwyz kaj la svisa flago de la flago de Schwyz.
Schwyz estas unu el la t.n. Kvar Arbaraj Landoj (Vier Waldstätten: Schwyz, Uri, Unterwalden kaj Lucerno), kiuj ĉirkaŭas la Lagon de Lucerno, kiu germane nomiĝas Vierwaldstättersee.
Schwyz nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de la kantono.
En Schwyz troviĝas la fama benediktana monakejo Einsiedeln.
[redaktu] Ligoj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |