Kantono Tiĉino
El Vikipedio
La Kantono Tiĉino estas la plej suda el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la suda parto de la Alpoj. Ĝia sidejo estas la urbo Bellinzona, aliaj grandaj urboj estas Lugano kaj Locarno. Dum 2004, en la kantono vivis 319.800 enloĝantoj.
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas
itale Ticino, Germane , france kaj romanĉe Tessin.
Oficiala kantona lingvo estas la itala (escepte en la germanlingva komunumo Bosco/Gurin): Kune kun la kvar plej sudaj, itallingvaj valoj de la Kantono Grizono la Kantono Tiĉino konsistigas la itallingvan parton de Svislando.
La kantona nomo devenas de la rivero Tiĉino, kiu trafluas ĝian teritorion de la valo Novena ĝis la lago Maggiore. La klimato en Tiĉino estas mediteranea.
Dum la antikveco ĝiaj loĝantoj estis Keltoj. Sub la romia regado ĝi estis parto de Cisalpa Gaŭlio. La svisoj konkeris la teritorion de la hodiaŭa Tiĉino en la 16-a jarcento. La supra parto de la valo de Tiĉino (Val Leventina) estis parto de la Kantono Urio; la ceterajn teritoriojn (Transmontaraj Governioj, it. Baliaggi Ultramontani, germ. Ennetbergische Vogteien) dum du jarcentoj regis ĉiuj kantonoj.
Ticino fariĝis libera respubliko kaj kantono en 1803. En la 20-a jarcento estas konstruitaj multaj domoj laŭ principoj de moderna arkitekturo.
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.