Provenco
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Provenco-Alpoj-Bordo Lazura > Provenco
france Provence [proVÃS]
provence (okcitane) Prouvènço [pruVEηso]
Provenco estas eksa franca provinco en sudorienta Francio. Ĝi entenas la departementojn (départements) Var, Vaucluse, Bouches-du-Rhône kaj partojn de Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. La ĉefaj urboj de Provenco estas Marsejlo (Marseille), Nico (Nice), Toulon, Avinjono (Avignon), Arles, Aix-en-Provence.
Antikvaĝe liguroj kaj keltoj estis ties enloĝantoj. Ekde ĉ. -600 la marbordan zonon koloniis helenoj. En la 2-a jarcento AK la romianoj igis la regionon provinco (de la latina vorto provincia devenas la nomo Provenco). Post la falo de la romia imperio visigotoj, araboj kaj fine frankoj invadis Provencon.
La provenca lingvo estis grava lingvo eŭropa dum la Mezepoko.
Hodiaŭ Provenco estas parto de la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.
Provencaj figuroj:
- Frédéric Mistral
- Marie Mauron