Karl Hermann Frank
El Vikipedio
Karl Hermann Frank (ofte konata nur kiel K.H.Frank) naskiĝis la 24-an de januaro 1898 en Karlovy Vary. Tio estis estinta librovendisto kaj ĉeĥoslovaka unuarespublika politikisto, ano de SdP (Sudetendeutsche Partei) kaj aktiva naziisto. Post la okupacio de la ĉeĥaj landoj kaj la kreigo de Protektorato Bohemio kaj Moravio li estis ŝtata sekretario de oficejo de regna protektoro.
Senpere post atenco kontraŭ Heydrich Frank proklamis eksterordinaran staton, dum kiu okazis ankaŭ pereigo de Lidice kaj Ležáky.
K.H.Frank estis post la milito juĝita kaj la 22-an de majo 1946 li estis kondamnita al mortpuno. Je tri horoj post proklamo de la verdikto, je la 13:37, post rifuzo de ĉiuj petoj je pardono, li estis pendumita.