Lidice
El Vikipedio
Lidice (germane Liditz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Kladno. La vilaĝo, kies nomo fariĝis dum la dua mondmilito simbolo de faŝisma libervolo, situas 8 km oriente de urbo Kladno. Nun ĝi havas 160 domojn kaj domon por gemaljunuloj, kio prezentas 423 daŭraj loĝantoj. Sed tio ne estis tiel ĉiam.
Ekde la 13-a jarcento Lidice estis nur unu el ordinaraj mezbohemiaj vilaĝoj. Baroka preĝejo meze de vilaĝplaco situanta iom pli alte ol kamparanaj domoj ĉirkaŭe, en vico kun ili lernejo kaj paroĥejo, malantaŭ kaj inter ili domoj de ministoj kaj metalurgiistoj de uzinoj el Kladno. La sorton de Lidice trafis la okupado de Ĉeĥoslovakio kaj atenco kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. Kvankam Lidice havis kun tiu ĉi atenco nenion komunan, gestapo facile trovinte pretekston por faro de venĝo faris brutaĵon en la loĝantoj de vilaĝo Lidice.
La 27-an de majo de 1942 vicestro de gestapo, Reinhard Heydrich, en sia funkcio de protektoro en Protektorato Bohemio kaj Moravio, vojaĝante en sia aŭtokolono tra Prago estis atakita de du ĉeĥaj paraŝutistoj. Vidu: [1] Kvin tagoj post tio Heydrich mortis kaj naziistoj komencis gvidi masivan venĝkampanjon kontraŭ civila ĉeĥa popolo. La plej konata el tiuj ĉi atakoj aperis la 10-an de junio de 1942. La germana sekreta polico ĉirkaŭigis vilaĝon nomata Lidice, blokinte ĉiujn eskapvojojn. Ili amasigis ĉiujn loĝantojn kaj ĉiujn pli ol deksesjaraj virojn ili pafmortigis. Sume tiel ili pafmortigis 173 virojn, virinojn ili fortrenis en koncentrejon Ravensbrück, kie kvarono mortis en gaskameraoj aŭ dum sklavaj laboroj. Kelkaj malmultaj infanoj estis senditaj al germanigo kaj post la milito kelkaj estis trovitaj, la ceteraj pereis en pola ekstermejo Chełmno. Viktimoj de la nazia murdado fariĝis sume 340 loĝantoj el Lidice. La vilaĝo estis forbruligita kaj tuj poste nivelita per buldozoj kun la tero tiel, ke en la jaro 1943 ĉi tie restis nur nuda ebenejo. Vera konservinta filma dokumento, filmita de germana soldato, montras ridantajn germanojn, kiuj tre ĝuas dum la bruligado de Lidice.
Informo pri la pereigo de Lidice ĉirkaŭflugis la tutan mondon kaj kvankam vilaĝo Lidice estis detruita komplete, post la milito ĝi estis konstruita denove. En la jaro 1947 estis metita fundamenta ŝtono kaj ekde la jaro 1949 la vivo iom post iom revenas en la nove konstruatan Lidice-on. En kelkaj urboj en diversaj landoj (kiel ekzemple urbo San Jeronimo-Lidice en Meksiko ĝuste tiel, kiel en Brazilo) donis al si nomon Lidice, por ke la nomo vivu spite al intencoj de Hitler. En sidejkvartalo en Crest Hill en Illinois, estis ankaŭ alinomita parko al Lidice. Nomo Lidice fariĝis ankaŭ virina nomo en kelkaj landoj.
Tio ĉi ne estas unusola incidento. Multaj pluaj vilaĝoj estis simile detruitaj de naziistoj, plua ĉeĥa vilaĝo nomata Ležáky estis detruita dek kvar tagoj post Lidice.
En Lidice naskiĝis Růžena Lisková-Vyžvaldová.
[redaktu] En Esperanto
- Vladimír Konopka: Lidice (Praha 1966, ĉeĥe, ruse, angle, france, germane - en kelkaj ekzempleroj engluita esperantlingva traduko de Ludvík Chytil, kontrolita de Josef Vondroušek)
[redaktu] Rilataj temoj
Mezbohemia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Kladno | |
▼ | |
Běleč ~ Běloky ~ Beřovice ~ Bílichov ~ Blevice ~ Brandýsek ~ Braškov ~ Bratronice ~ Buštěhrad ~ Cvrčovice ~ Černuc ~ Doksy ~ Dolany ~ Drnek ~ Družec ~ Dřetovice ~ Dřínov ~ Hobšovice ~ Horní Bezděkov ~ Hořešovice ~ Hořešovičky ~ Hospozín ~ Hostouň ~ Hradečno ~ Hrdlív ~ Hřebeč ~ Chržín ~ Jarpice ~ Jedomělice ~ Jemníky ~ Kačice ~ Kamenné Žehrovice ~ Kamenný Most ~ Kladno ~ Klobuky ~ Kmetiněves ~ Knovíz ~ Koleč ~ Královice ~ Kutrovice ~ Kvílice ~ Kyšice ~ Ledce ~ Lhota ~ Libochovičky ~ Libovice ~ Libušín ~ Lidice ~ Líský ~ Loucká ~ Makotřasy ~ Malé Kyšice ~ Malé Přítočno ~ Neprobylice ~ Neuměřice ~ Olovnice ~ Otvovice ~ Páleč ~ Pavlov ~ Pchery ~ Pletený Újezd ~ Plchov ~ Podlešín ~ Poštovice ~ Pozdeň ~ Přelíc ~ Řisuty ~ Sazená ~ Slaný ~ Slatina ~ Smečno ~ Stehelčeves ~ Stochov ~ Stradonice ~ Studeněves ~ Svárov ~ Svinařov ~ Šlapanice ~ Třebichovice ~ Třebíz ~ Třebusice ~ Tuchlovice ~ Tuřany ~ Uhy ~ Unhošť ~ Velká Dobrá ~ Velké Přítočno ~ Velvary ~ Vinařice ~ Vraný ~ Vrbičany ~ Zájezd ~ Zákolany ~ Zichovec ~ Zlonice ~ Zvoleněves ~ Želenice ~ Žilina ~ Žižice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |