Kenderes
El Vikipedio
Kenderes (pron. kendereŝ) estas urbeto en hungara departemento Jász-Nagykun-Szolnok. La loko situas norde de Tiso sur la Granda Hungara Ebenaĵo, kun administra areo 11.124 ha kaj estis (en 2001) 5.850 loĝantoj, ĉefe katolikoj. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 47° 15' N, 20° 41' E Mapo.
Kenderes estas ekde la 19-a jarcento la originloko de la familio de la hungara guberniestro Miklós Horthy, kies mortaj restaĵoj ripozas ekde 1993 en maŭzoleo.