Miklós Horthy
El Vikipedio
HORTHY Miklós de Nagybánya (pron. horti miklo`ŝ), naskita en Kenderes Hungario, la 18-an de junio 1868, mortinta en Estoril, Portugalio, la 9-an de februaro 1957, estis hungara politikisto, guberniestro de Hungario 1920–1944.
- 1909-1914 adjutanto de Franco Jozefo, poste krozo-estro
- 1918, februaro: sange disbatas la ribelon de matrosoj en Cattaro (hodiaŭ Kotor)
- 1918, marto - : estro de floto, poste subadmiralo, pli poste admiralo de la aŭstra-hungara ŝiparo
- 1919.05.30-1919.07.12: ministro de defendaj aferoj en la kontraŭrevolucia registaro, poste komandanto de la t.n. nacia armeo (konsistanta ĉefe el oficiroj)
- 1919.11.16: enmarŝas Budapeŝton (post la interkonsento kun la rumanoj, entento)
- 1920.03.01- : guberniestro de Hungario
- 1921. 03. kaj 10.: fiaskigas la revenajn planojn de Karlo la 4-a
- 1942: oni ekkreis la postenon de vic-guberniestro kaj elektis lian filon, Stefanon (István hungare) al tiu posteno (kiu mortis tiujare en aviadila akcidento)
- 1944.03.19: naziaj trupoj konkeris Hungarion, li poste legitimis la okupadon kaj nomumis novan registaron konvene al la nazioj
- 1944.10.11.: konfidantoj de li subskribis packontrakton kun Sovetunio, sed ĝi ne realiĝis
- 1944.10.15-16: li proklamis armisticon, sed la nazioj organizis puĉon. Li skribe abdikis favore al Ferenc Szálasi, nazia pupulo de la germanoj, kaj transdonis la ŝtatestrecon.
Kvankam Jugoslavio volis lin tiri al la tribunalo de Nürnberg (pro murdado dum la okupado de jugoslavia teritorio en 1941), Usono (kaj Stalino) ne jesis al tio.
Li aperis en la proceso de Nürnberg kiel atestanto.
Li estis kalvina estro de la ĉefe katolika Hungario.