Vikipedio:Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion
El Vikipedio
[redaktu] Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion
Resumo de parolado far Ahmad R. Mamduhi en la Irana Esperanto-Asocio (IREA) je la 1-a de januaro 2007
[redaktu] Enkonduko: ĉefaj motivoj por eklerni kaj uzi E-on
Por pliproksimigi la finan venkon, ni E-istoj ja devas plimultigi kaj pliprofundigi la motivojn por la ekstera mondo eklerni kaj ekuzi nian lingvon. Eble la plej efikaj motivoj estus:
1. Kontakto kun alilingvanoj tra la mondo pere de korespondado, vojaĝo, telefono, epoŝto, interreto, ...
2. Akirado de diversspecaj informoj pere de amaskomunikiloj kiel gazetaro, radio, televidilo, interreto, ....
3. Pliproksimigado de la homoj unu al la aliaj pere de la supre-menciitaj rimedoj.
Kio ĉi tie estas pridiskutota, estas parto rilata al la 2a kategorio de la supremenciitaj subdividoj: "akireblo de konfidindaj informoj en E-o pere de interreto", kaj pli precize: pere de libera kaj senpaga enciklopedio E-lingva en interreto nomata Vikipedio.
[redaktu] Interreto: plej efika dudirekta komunikilo
Ĝis antaŭ la inventiĝo de interreto, plej multaj amaskomunikiloj estis unudirektaj kaj posedataj de ŝtataj kaj/aŭ grandaj novaĵ-agentejoj. Interreto estis la unua amaskomunikilo, kio en grandega skalo ebligis durirektan – kaj fakte plurdirektan – komunikadon eĉ inter ordinaraj civilaj individuoj. Probable la plej efika dudirekta amaskomunikilo ankoraŭ nuntempe restas la interreto. Pere de ĝi oni kapablas informi kaj informiĝi pri tre diversaj aferoj laŭelekte, relative malkare kaj tre rapide.
[redaktu] Vikipedio: ideala kunverko
Vikipedio estante en Esperanto disponigas idealan medion por kunverkado de plej internacia trezoro scienc-kultura entenanta opiniojn de tre diversaj pensmanieroj pri ĉiu temo. Kaj Esperanton kaj viki-teknologion oni povas tre facile kaj rapide ellerni kaj ekkontribui al Vikipedio.
[redaktu] Diferencego inter la angla kaj alilingvaj versioj
La granda diferenco inter la nombro de la artikoloj de la angla versio kaj la ali-lingvoj iel helpas al plifacila kaj plifrua antaŭenigo de la Esparanta versio. La nombro de la artikoloj en la Angla versio (1 450 669) estas pli ol trioble de tiu de la germana (458 513), kio okupas la duan rankon. Sekve, se ni povas okobligi la nombron de la artikoloj de la E-a versio, ni ekokupos la duan lokon en la 250-era listo de vikipediaj lingvo-versioj! Kaj feliĉe, kiam ni disponos la duan rankon, multege da homoj i.a. uzantoj allogiĝos al la E-a versio, kaj plu ne estos tiel malfacile ekprovi por la okupado de la unua ranko!
[redaktu] Uzantoj de la Vikipedio: 1- Homoj
Kaj homoj kaj robotoj nun kontribuas al la Vikipedio, kiel uzantoj. Uzantoj de la Vikipedio nune estas plejparte homoj, t.e. ĉ. 75-oble de la alispecaj uzantoj, nome la robotoj. Aliflanke, tre miriga estas la verkivo de E-istaj uzantoj relative al alilingvaj uzantoj. Tion ni povas konstati, kiam ni dividas la nombron de artikoloj per tiu de uzantoj por ĉiu versio de vikipedioj:
Verkivo de uzantoj
Lingvo | Lingvo-kodo | Vico | Artikoloj | Uzantoj | Artikolo/uzanto |
---|---|---|---|---|---|
Angla | en | 1a | 1 450 669 | 2 570 966 | 0.56 |
Germana | de | 2a | 458 513 | 293 883 | 1.56 |
Esperanto | eo | 15a | 60 234 | 2 432 | 24.70 |
La verkivo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto estas ĉ. 50-oble de la uzantoj de la angla versio – ekzemple.
[redaktu] Uzantoj de Vikipedio: 2- Robotoj
Feliĉe robotoj jam helpas por progresigado de vikipedioj – ankaŭ en la E-a versio. Nuntempe 32 robotoj kontribuas al la E-a vikipedio. Roboto en Vikipedio estas komputila programo por plenumi certajn taskojn. (Iliaj nomoj – kiel uzantoj de Vikipedio – ĉiam finiĝas per "bot", kiel Escarbot, Maksim-bot kaj Rei-bot).
[redaktu] Kiel pliriĉigi la Vikipedion rapide
Se ni povas okobligi la nombron de la uzantoj, ni facile povas atingi al la dua ranko. Tamen plifacila rimedo eble estas alio: pliprogresinta ekuzo de robotoj kune kun la homaj uzantoj. Tiel, eble eĉ kun la nuna nombro de la homaj uzantoj, ni povos atingi nian celon.
[redaktu] Homo + Roboto
Pli progresinta utiligado de robotoj por pliriĉigo de la E-a versio estas ekuzo de robotoj por tradukado. Ekz-e se artikolo ekzistas en la angla versio – kaj ne en la E-a – oni povas maŝintraduki ĝin por la E-a versio. Feliĉe maŝina tradukado jam estas utiligebla senpage pere de interretaj servoj. Des pli feliĉe la maŝina tradukado inter Esperanto kaj aliaj lingvoj estas multe pli fidinda ol inter ali-paraj lingvoj. Ekz-e lingvo.org/traduku tre bone tradukas inter la angla kaj Esperanto. Post elektado kaj tradukado de artikolo el la angla vikipedio, oni povas rapide ĝin redakti kaj enmeti en la E-an version de vikipedio – ĝi jam estas eĉ tajpita!
Potenciale, eĉ pere de nur tia tradukado – t.e. inter la angla kaj E-o - ni povos superi la anglan, tamen tre feliĉe ni E-istoj estas de ĉiuj lingvoj de la mondo, do ni povas utiligi ĉiujn 250 versiojn de la vikipedioj por nia celo – kondiĉe ke tiajn tradukilojn ni disponigos al ni inter niaj naciaj lingvoj kaj E-o.