Kim Basinger
El Vikipedio
Kim Basinger | |
---|---|
usona aktorino | |
Naskiĝo | 8-a de decembro 1953 Athens, Georgio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Kim BASINGER (naskiĝis la 8-an de decembro, 1953 en Athens, Georgio) estas usona aktorino.
Kiel filino de kantisto ŝi deziris sekvi la karieron de sia patro, sed post sukceso en beleckonkurso ŝi fariĝis fotomodelo.
Kiel aktorino ŝi famiĝis per la James-Bond-filmo Never Say Never Again, en kiu ŝi aperis kun steluloj kiaj Sean Connery, Klaus Maria Brandauer kaj Max von Sydow.
En la jaro 1998 ŝi pro L.A. Confidential gajnis Oskaron en la kategorio plej bona epizoda rolo.
De 1993 ĝis 2002 ŝi estis la edzino de la aktoro Alec Baldwin.
[redaktu] Listo de filmoj
- Never Say Never Again (1983)
- 9 ½ Weeks (1985)
- No Mercy (1986)
- Blind Date (1986)
- My Stepmother Is an Alien (1988)
- Batman (1989)
- The Getaway (1993)
- Pret-à-Porter (1995)
- L.A. Confidential (1997)
- I Dreamed of Africa (2000)
- 8 Mile (2002)