Kirkuk
El Vikipedio
Kirkuk (كركوك) estas malnova urbo en Irako, proksime de la rivero Hassa, konstruita sur la ruinoj de 3000-jara loĝloko. Ĝi estas la centro de la norda iraka nafta industrio. La urbo troviĝas je 35.47°N, 44.41°E, en la iraka provinco at-Ta'mim.
La loĝantaro nombris 755 700 personojn en 2003.
El Kirkuk nafto estas transportata al Mediteraneaj portoj de Turkio.
Historie plejparton de loĝantaro konsistigis precipe kurdoj kaj turkmena minoritato, sed en 1980-aj jaroj ili estis foje perforte translokigataj aliloken kaj anstataŭigataj per araboj kadre de la Arabigo-plano de Saddam Hussein. Lastatempe la kurda kaj turkmena loĝantaro revenas ĉi tien.
Ĉi tiu artikolo pri "Kirkuk" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.