Kladruby (Tachov)
El Vikipedio
Vilaĝo Kladruby situas en distrikto Tachov, proksimume 30 km okcidente de urbo Plzeň. Ĉi tie vivas proksimume 1200 loĝantoj. Kladruby havas plu 5 pli malgrandaj partoj, kie vivas 270 loĝantoj. Vilaĝo Kladruby estas natura centrejo de servoj kaj kulture socia vivo de Regiono Stříbro, en kiu ĝi estas aktive aligixinta. La plej signifa konstruaĵo estas benediktina monaĥejo kun belega templo, kie okazas ĉiujare muzika festivalo de klasika muziko.
Kladruby etendiĝas en trankvila, arbaroriĉa pejzaĝo, sur bordo de rivero Úhlavka. La unuaj mencioj pri la vilaĝo Kladruby, situinta devene en ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa tombejo, notas jam reskribo de fondodokumento de la monaĥejo datita per la jaro 1115, kiam ĉeĥa přemyslida princo Vladislav la 1-a fondis tiun ĉi monaĥejon proksime de komerca vojo okupinte ĝin de monaĥoj de benediktina ordeno.
En fora historio Kladruby fariĝis unu el unuaj ĉeĥaj urboj kaj ĝi akiradis estimon en okuloj de la ĉeĥaj regantoj kaj simplaj vojaĝantoj aŭ aĉetistoj mem, kiuj tra ĉi tie vojaĝis sur frekventata landa pado ennajbaran Germanion.
Hodiaŭ Kladruby estas nur punkto sur mapo de Ĉeĥio, sed ties riĉa historio komune kun novepokaj aktivecoj allogas pluajn interesantoj je ekkono kaj refreŝigado.
Enhavo |
[redaktu] Vrbice
Vrbice – apartenas al la plej malnova vilaĝo sur teritorio de regiono Kladruby. Jam en la 8-a jarcento ĉi tie troviĝis la plej suda loĝigo de slava tribo de luĉanidoj. La unua skriba mencio pri Vrbice devenas el falso de la fondodokumento de kladruba monaĥejo, eldonita de Vladislav la 1-a kaj anoncanta sin al la jaro 1115, kie ties nomo estas indikata kiel Werbicane, do Vrbicanoj.
[redaktu] Láz
Láz – same la unua skribmencio devenas el la sama fondodokumento, nomo indikita kiel Ponebuzláz, eble Lazo de Ponebo. Sed jam en la jaro 1239 oni indikas ĝin sub la hodiaŭa nomo. La vilaĝo situis sur grava komerca vojo, kiu ĉi tie ĉe Malnova Kladruby apartigis en du partojn.
[redaktu] Milevo
Milevo - ankaŭ tiu ĉi vilaĝo estis parto de posedaĵo de kladruba monaĥejo ekde la jaro 1115. Ĝi troviĝis tiam sur la alia, sudokcidenta branĉo de la komerca vojo, direktanta de Malnova Kladruby. Iam oni indikis ĝin kiel Milivo.
[redaktu] Brod kun vilaĝo Výrov
Brod kun vilaĝo Výrov – la unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1239 en falso de papo Gregorio la 9-a, per kiu li konfirmas posedaĵon de la kladruba monaĥejo kaj oni nomas ĝin ĉi tie Nadrode.
[redaktu] Tuněchody
Tuněchody - la unua mencio devenas el la sama materialo kiel ĉe Brod, nome kiel pri Tunehodi. Inter kulturaj memorigaĵoj en Tuněchody apartenas bela sesedra kapeleto sur vilaĝa placo.
Regiono Plzeň | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Tachov | |
▼ | |
Benešovice ~ Bezdružice ~ Bor ~ Brod nad Tichou ~ Broumov ~ Cebiv ~ Ctiboř ~ Částkov ~ Černošín ~ Dlouhý Újezd ~ Erpužice ~ Halže ~ Horní Kozolupy ~ Hošťka ~ Chodová Planá ~ Chodský Újezd ~ Kladruby ~ Kočov ~ Kokašice ~ Konstantinovy Lázně ~ Kostelec ~ Kšice ~ Lesná ~ Lestkov ~ Lom u Tachova ~ Milíře ~ Obora ~ Olbramov ~ Ošelín ~ Planá ~ Prostiboř ~ Přimda ~ Rozvadov ~ Skapce ~ Staré Sedliště ~ Staré Sedlo ~ Stráž ~ Stříbro ~ Studánka ~ Sulislav ~ Svojšín ~ Sytno ~ Tachov ~ Tisová ~ Trpísty ~ Třemešné ~ Únehle ~ Vranov ~ Zadní Chodov ~ Záchlumí ~ Zhoř | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |