Plzeň
El Vikipedio
Koordinatoj: 49° 45' N, 13° 23' E Mapo
Plzeň (internacie Pilseno) ( aŭskultu Dosiero) regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo, en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun ĉ. 170 000 loĝantoj estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj.
La urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj). En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.
Rudolf Novák movade aktivis kaj propagandis Esperanton tie en frua 20-a jarcento.
La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.
[redaktu] Eksteraj ligoj
La TTT-paĝojn de la urbo vi trovos je la adresoj :
Regiono Plzeň | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Plzeň-urbo | |
▼ | |
Plzeň ~ Plzeň 1 ~ Plzeň 10-Lhota ~ Plzeň 2 ~ Plzeň 3 ~ Plzeň 4 ~ Plzeň 5-Křimice ~ Plzeň 6-Litice ~ Plzeň 7-Radčice ~ Plzeň 8-Černice ~ Plzeň 9-Malesice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |