Klarneto
El Vikipedio
Klarneto estas blovmuzikilo, ĝenerale farita el ligno, kies interna boraĵo estas cilindra. La sono estas kaŭzata per vibranta unuopa anĉo ligita al la beko.
La variaj tonoj aŭ notoj estas kaŭzataj per ŝtopado de truetoj. En la modernaj klarnetoj, tiu ŝtopado estas farata per moveblaj klavoj kaj klapoj.
Kvin pecoj komponas klarneton:
- La beko, farita el bukso, ebonito aŭ vitro, sur kie oni ligas la anĉon.
- La bareleto, kiu utilas por akordi la instrumenton.
- La supra korpo, kun dek kvin truoj kaj naŭ klavoj, uzataj de maldekstra mano.
- La suba korpo, kun naŭ truoj kaj ok klavoj, tenata de la dekstra mano.
- La funelo
La moderna klarneto inventatis ĉ. 1690 far Johann Christoph Denner (1665-1707).
Klarneto estas tre populara muzikilo, kiun oni uzas en ĉiuj muzikaj stiloj:
Enhavo |
[redaktu] Folklora
Oni trovas ĝin en la cigana muziko. En Muziko Klezmer (t.e. de la rusaj judoj) klarneto plifavoriĝis kaj anstataŭis la iaman violonon. En Azerbajĝana muziko ankaŭ ĝi prenis lokon anstataŭante la zurnaon
[redaktu] Ĵaza
Famaj ĵaz-klarneto ludistoj:
- Milton Mezz Mezrow
- Benny Goodman
- Theo Jörgensmann
- Milenko Stefanović
[redaktu] Klasika
Uzo de klarneto spertis altrangiĝon fine de la 18-a jarcento, post plibonigoj. Wolfgang Amadeus Mozart komponis multajn elstarajn ĉefverkojn por la klarneto, kaj ŝatis ties sonon en sia orkestrado.
Aliaj verkistoj kiuj komponis famaj konponaĵojn por tiu muzikilo estas Carl Maria von Weber, Johannes Brahms, kaj Louis Spohr
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.