Klaus Dahmann
El Vikipedio
Klaus DAHMANN (naskiĝis la 23-an de junio 1969 en Oberhausen) estas germana esperantisto.
Li lernis Esperanton en printempo 1987 kaj mallonge poste komencis aktivi en Germana Esperanto-Junularo, i.a. kiel estrarano pri internaciaj rilatoj. Kelkajn jarojn poste, li redaktis kelkajn numerojn de TEJO Tutmonde.
Li studis slavistikon en Bonn kaj nuntempe laboras kiel ĵurnalisto ĉe la radiostacio Deutsche Welle. Dum en sia studenta tempo li multege aktivis por Esperanto, li apenaŭ plu aktivas de proksimume 2000.
Kune kun Thomas Pusch li verkis la Esperanto-lernolibro "Kauderwelsch Band 56, Esperanto Wort für Wort".
[redaktu] Verkoj
- Esperanto - Schritt für Schritt (kurso por germanlingvanoj, kajeroj 2 kaj 3 - kun Thomas Pusch)
- Esperanto - Wort für Wort (populara germana lingvogvidilo, kun Thomas Pusch; 1-a eldono en 1991 sub la titolo "Esperanto für Globetrotter")