TEJO Tutmonde
El Vikipedio
TEJO Tutmonde estas la oficiala revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi donas informojn pri la junulara Esperanto-movado kaj sendiĝas kun Kontakto. Ĝin ricevas la individuaj membroj kaj Patronoj de TEJO. Ĝi aboneblas ankaŭ aparte kontraŭ duono de la (UEA)/TEJO-kotizo MJ-T pro la koncerna lando.
Nuntempa redaktoro: Marcos Cramer.
[redaktu] Historio
TEJO Tutmonde fondiĝis en 1983. Ĝiaj redaktoroj estis:
- Paul Hopkins (1983-?)
- Andy E. Künzli
- Kalle Kniivilä (1993-1997)
- Klaus Dahmann
- Rick Newsum
- Joel Amis (2004-2006)
- Marcos Cramer (2006-)