Kompresoro
El Vikipedio
Kompresoro estas kunpremilo, kiu grandigas premon de gasoj per meĥanika malgrandigo de ties volumeno. Oni plej ofte produktas per kompresoro densigitan aeron, sed oni kunpremas ankaŭ tergason, oksigenon, nitrogenon kaj aliajn gravajn industriajn gasojn.
La kompresoro estas ĝenerale piŝta, centrifuga aŭ aksiala.
[redaktu] Piŝta
La kontraŭtaktaj piŝtaj kompresoroj prenas la gason en suĉa takto kaj kunpremas per malgrandigo de la volumeno, movante la piŝton en malan direkton. Kiam la gaspremo superas premon necesan por malfermo de la sekureca valvo de la kompresoro, la gaso eliĝas. Oni uzas piŝtajn kompresorojn, kiam necesas grandprema gaso en malgranda kvanto.
[redaktu] Centrifuga
La centrifugaj pumpiloj grandigas la movenergion de la gaso per rapide rotacianta laborrado, poste ĝi uzas la energion je grandigo de la premo en disbranĉanta elkonduka kanalo, en la difuzoro. La centrifugaj kompresoroj konvenas por modera kunpremo de grandkvanta gaso.
[redaktu] Aksa
La gaso fluas en la laŭaksa (aksa, aksiala) kompresoro paralele al la rotora rotacia akso. La rotoro konsistas el vico de fluliniaj, ekstere larĝiĝantaj [[alo]j. Ĝi rotacias en nemoviĝanta ujo, en kiu estas samnombra padela vico. La aloj de la ujo larĝiĝas internen kaj sidas en inter vicojn de la rotorajn alojn. La rarido de la gaso, kiu trafluas la kompresoron, alterna grandiĝas kaj malgrandiĝas. Je ĉiu akceliĝo kreskas la gasa movenergio, dum malakceliĝo, la movenergio transformiĝas al kresko de la premo. Oni uzas aksan kompresoron en jetmotoroj kaj gasturbinoj.