Konservativa Partio de Britio
El Vikipedio
Bildo montras S-ron Michael Howard, kiu estas estro de la partio ekde 2003.
La Konservativa Partio (oficiale Conservative and Unionist Party, La Konservativa kaj Unuecisma Partio) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord-Irlando. La partio estas ankaŭ ofte nomata Tory Party, kaj ĝiaj membroj Tories, pro slangaĵo el la 18a jarcento.
La 'Unuecisma' parto de la oficiala nomo (ne ofte uzata ekster Skotlando) ekzistas pro la unuiĝo kun la Liberala Unuecisma Partio je 1921, kaj ankaŭ ĉar la Konservativoj kredas je fortaj ligoj kaj inter la diversaj partoj de Britio kaj kun Nord-Irlando.
La Konservativoj estis dum la 20a jarcento ofte la ĉefa partio de registaro. Renomaj ĉefministroj estas Winston Churchill, Sir Anthony Eden, Edward Heath, Margaret Thatcher kaj John Major. Margaret Thatcher gvidis kaj estris la partion de 1975, gajnis la nacian baloton en 1979 kaj estiĝis la unua ina ĉefministro en Britio. Ŝi estris ĝis sia eksiĝo en 1990, dum la plej longa tempo ke unu ĉefministro restis en tiu posteno. John Major gvidis la partion de 1990 post partia voĉdono por trovi novan partiestron, sed malgajnis sian ĉefministran postenon en 1997. En tiu jaro la brita popolo elektis Tony Blair, de la Laborista Partio, ĉefministro. Depost tiam la Konservativa Partio havis tri sekvajn estrojn, unue William Hague kiu eksiĝis en 2001, Iain Duncan Smith, kaj Michael Howard. Ili forte kontraŭas la eŭron.
El la Konservativoj estiĝis post 2003 ida nova grupo, la Konservativa Demokrata Partio, kiu kredas ke la tradiciaj Konservativoj neniel povas denove gajni nacian baloton., sed tiu nova grupo ne multe timigas la Konservativojn, kaj fakte la plejparto de la Brita popularo eĉ ne scias ke la Konservativa Demokrata Partio ekzistas.
[redaktu] Estroj de la Konservativa Partio depost 1846
- Edward Geoffrey SMITH STANLEY, 14th Earl of Derby 1846 - 1868
- Benjamin Disraeli, 1st Earl of Beaconsfield (1876) 1868 - 1881
- Robert Arthur Talbot GASGOYNE-CECIL, 3rd Marquess of Salisbury 1881 - 1902
- Arthur James Balfour 1902 - 1911
- Andrew Bonar LAW 1911 - 1921
- Austen Chamberlain 1921 - 1922
- Andrew Bonar LAW 1922 - 1923
- Stanley Baldwin 1923 - 1937
- Neville Chamberlain 1937 - 1940
- Winston Churchill 1940 - 1955
- Sir Anthony Eden 1955 - 1957
- Harold Macmillan 1957 - 1963
- Sir Alec Douglas-Home 1963 - 1965
- Edward Heath 1965 - 1975
- Margaret Thatcher 1975 - 1990
- John Major 1990 - 1997
- William Hague 1997 - 2001
- Iain Duncan Smith 2001 - 2003
- Michael Howard 2003 - 2005
- David Caneron 2005 - nuntempa