Kontraŭtanka armilo
El Vikipedio
La kontraŭtanka (aŭ kirasrompa) armilo (fusilo) estas komuna nomo por kanonoj, raketoj, grenadoj kontraŭ tankoj, kirasaŭtoj. Ĉar la kirasitaj tankoj estis ekuzitaj en la unua mondmilito, tiam aperis la respondo je tio en formo de kiras-trarompa fusaĵo kontraŭ la maldika kiraso.
La unuan kontraŭtankan armilon evoluigis la usona komandanto Cleland Davis al la unua mondmilito. Li kunligis du pafilojn malantaŭon al malantaŭo. Tiuj estis almontitaj eksperimente al bombavio O/100 kaj estis uzataj kontarŭ submarŝipoj, aerŝipoj.
Oni evoluigis en la Sovetunio ekde 1923 kontraŭtankajn armilojn (nomataj "Dinamo-Reaktivnaja Puŝka" (DRP), ĉ. "dinamike reaga kanono"). En la 1930-aj jaroj aperis diversaj tipoj de la armilo kaj oni testis la kalibrojn de 37 mm al 305 mm. La produktado, eksperimentoj estis ĉesigitaj en 1938, rilate al la Granda purigo. La plej konata modelo de tiu epoko estis la Model 1935 76 mm DRP dezajniat de L.V. Kurĉevski. Kelkajn ekzemplerojn oni uzis dum la vintra milito, la finnoj akiris jkelkajn el ili kajp oste pludonis al la germanoj en 1940.
Ĝis komenco de la dua mondmilito aperis familio de kontraŭtankaj kanonoj, pafataj plej ofte per 37 mm-a pafaĵo. Oni uzis dum la milito pli kaj pli grandajn kalibrojn kaj diverstipajn pafaĵojn. Oni produktis pafaĵojn kun malmola pinto, pelaĵo ebligante pli grandan rapidon, pli efikajn eksplodaĵojn. Estis tre efike uzo de kava aŭ formita pafaĵo, kiu direktis la eksplodon antaŭen.
En la dua mondmilito aperis pluraj tipoj de la kirasrompaj raketoj kaj lanĉiloj, el kiu la usona bazuko estis la plej konata.
Post la dua mondmilito la plej grava evoluigo estis la uzo de elektroniko, teledirektado.