Koracio
El Vikipedio
?Koracio Konserva statuso: Preskaŭ minacata |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Coracias garrulus Linnaeus, 1758 |
Koracio estas genro de birdoj, de la familio Koraciedoj.
La eŭropa koracio estas la ununura specio en tiu kontinento de tia familio kiu enhavas multajn aliajn speciojn afrikajn kaj ankaŭ ununuran azian (Coracias benghalensis). La samfamilia genro Eŭristomoj konsistas el similaj birdoj ankaŭ afrikaj.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
La koracio estas pli granda, dika kaj forta ol la aliaj birdoj de la ordo Coraciiformes (alcionoj, abelmanĝuloj, ktp.) tiom preskaŭ kiom korvoj aŭ garoloj. Tamen ĝi estas tiom longa kiom la abelmanĝulo (30 cmj).
Laŭ koloroj ĝi similas al abelmanĝuloj kaj alcionoj ĉar ĉefas la bruna kaj blua. Same kiel abelmanĝuloj havas brunon dorse kaj bluon ventre; same kiel alcionoj ĝi havas preskaŭ la saman miksaĵon (bluon kaj brunon) sed inverse (alcionoj havas bluon dorse kaj brunon ventre).
Detale ĝi estas helblua (iom verda), brilbruna ĉedorse kaj ĝi havas iom da bruno kaj verdo ĉevoste. Dumfluge ĝi aspektas kiel tute brilblua birdo.
[redaktu] Moroj
Ĝia flugo estas nerekta kaj foje iome akrobata, ĉefe dum kaptado de insektoj, flat-pariĝado aŭ atako kontraŭ danĝeraj alproksimigoj al nesto, eĉ kontraŭ homoj.
Ofte la koracio estas videbla trankvile gvatante ekde fostoj, kabloj, ktp. La voĉo de la koracio konsistas el klare aŭdebla rok-rok.
[redaktu] Disvastiĝo
Tiu koracio okupas grandan parton de la Malnova Mondo: Hispanio, Magrebo, Orienta Eŭropo (el Italio ĝis suda Siberio) kaj Okcidenta Azio (el Turkio ĝis Pakistano). Ili migras suden vintre.
[redaktu] Medio
Ili loĝas en arbaroj kaj paŝtejoj enhavantaj kelkajn arbojn. Ili nestas en arbaj truoj, malnovaj konstruaĵoj, sablejoj, ktp.