Korako
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngKorako Konserva statuso: Malplej zorgiga[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Corvus corax Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Common Raven range
|
La korako (taksonome Corvus corax) havas korpolongon de 64 cm kaj estas la plej granda pasero. La nomo Corvus corax devenas de la latina vorto Corvus (= korvo) kaj de la vorto “Corax”, greka oratoro.
[redaktu] Rekoniloj
La korako havas longon de 64 cm kaj flugillarĝon de 1,20 m. Ĝi havas ŝtipan, nigran bekon. La vosto estas precipe en la flugo kejlforma.
La korako kapablas imiti aliajn bestojn kaj homan lingvon, sed la plej ofta sono estas la korvobleko.
[redaktu] Vivejo
La korako vivas en arbaroj, en rokmontaroj kaj pli malofte en senarbaj terenoj kaj marbordoj.
[redaktu] Vivmaniero
La korako estas nemigra birdo. Ĝi restas en la ĉirkaŭejo de sia nesto. Dum la amludo dum vintro oni povas vidi korakojn, kiuj pare flugas akrobate. La cirklan neston ĝi konstruas en arboj kaj rokŝirmiloj. Korakparo uzas neston dum kelkaj jaroj. La femalo kovas la kvar ĝis ses ovojn plitempe.
La korako estas ĉiomanĝulo. Ĝi manĝas grenon kaj kadavraĵon, ĉasas malgrandajn bestojn kaj ŝtelas ovojn de aliaj birdoj.
Oni povas malsovaĝigi korakojn. Ili havas altan inteligentecon.