Koramikeco
El Vikipedio
Koramiko kaj koramikino estas partneroj en amrilato, kiuj tamen ne estas geedzoj. En kelkaj kulturoj estas neakceptite havi antaŭgeedziĝajn aŭ ekstergeedziĝajn amrilatojn. Sed en tre multaj landoj en la pasinta jarcento pli kaj pli akceptiĝis antaŭgeedziĝaj amrilatoj, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj. Ankaŭ plioftiĝis eksgeedziĝoj, kaj multaj eksedzoj/inoj tiam dumtempe vivas en ekstergeedziĝaj rilatoj.
Teorie la vorto koramiko povus esti uzata por ambaŭ seksoj, sed praktike oni uzas ĝin nur por la viraj partneroj, ĉar por inaj partneroj oni uzas la vorton koramikino.
Pro la longeco kaj la konfuzebleco de la vorto, ekzistas ankaŭ la neologismo umiko, pli malmulte uzita (kun la sama signifo).
[redaktu] La historio de koramikeco en Hispanio
Antaŭ pluraj jardekoj, en Hispanujo, ŝtato katolike sud-eŭropa, fianĉeco estis la stato antaŭa kaj prepara al geedziĝo aŭ nupto, t.e. al la transiro de fraŭleco al nuptinteco.
Almenaŭ de post 1975, rezulte de multaj sociaj ŝanĝoj, nuntempaj paroj kutime unue ekzistas kiel gekoramikoj, ofte sed ne nepre kune vivantaj sub sama tegmento, dormantaj en sama lito. Gekoramikoj povas esti je ĉia aĝo, je ĉia sekso (samseksaj aŭ duseksaj rilatoj). Koramikeco ne implicas sindevigon al posta geedziĝo. Ĝi povas eki kaj finiĝi relative facile kaj spontane, sen (multaj) formalaĵoj kaj kostoj. Estas normale, ke junulino havas plurajn sinsekvajn koramikojn, aŭ junulo plurajn sinsekvajn koramikinojn; eblas ankaŭ kunhavi plurajn samtempe, sed tion oni rigardas malfideleco.