Korpo
El Vikipedio
Korpo povas esti
- en plej ĝenerala, abstrakta signifo objekto kiu okupas koheran limigitan spacon.
- ĉe vivaĵo (homo, besto, ...) aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron
- la plej granda (kaj ofte ĉefa) parto de objekto = trunko (ekzemple de ŝipo)
- la materia parto de homo kontraste kun la spirita
- agregaĵo de materiaj eroj
- en algebro korpo estas algebra strukturo, en kiu oni povas adicii, subtrahi, multipliki, kaj dividi.