Kosmokonkuro
El Vikipedio
Dum la Malvarma milito, la kosmokonkuro estis la konkuro por la dominado de la kosmo, inter la du tiamaj superpotencoj, Usono kaj Sovetunio.
[redaktu] Komenco
La komenco de la kosmokonkuro troviĝas en internaciaj streĉoj inter la du landoj post la Dua mondmilito, kaj efektive ĝi komencis post la soveta lanĉo de Sputnik-1, la 4-an de oktobro 1957. Kosma teknologia iĝis grava parto de la kultura kaj teknologia konkurado inter Usono kaj Sovetunio, kaŭze de ĝiaj militaj uzoj, kaj de ĝia psikologia avantaĝo plialtigante la moralon.
[redaktu] Gravaj unuaj okazoj en la konkuro
- 4-a de oktobro 1957 Sovetunio - Unua artefarita satelito Sputnik 1.
- 3-a de novembro 1957 Sovetunio lanĉis la hundinon Laika en kosmon, surborde de Sputnik 2. Laika estis la unua vivanta esto en tera orbito.
- 4-a de januaro 1959 Sovetunio - Luna 1 estis la unua kosmosondilo surluniĝi.
- 12-a de aprilo 1961 Sovetunio - Jurij Gagarin iĝis la unua kosmonaŭto, surborde de Vostok 1.
- 20-a de februaro 1962 Usono - John Glenn iĝis la unua usona kosmonaŭto, en Friendship-7.
- 16-a de junio 1963 Sovetunio - Valentina Tereŝkova iĝis la unua virino en la kosmo, en Vostok 7.
- 12-a de oktobro 1964 Sovetunio - unua plurhoma kosmoflugo (3 ŝipanoj), en Voŝkod 1.
- 18-a de marto 1965 Sovetunio - Aleksej Leonov faris la unuan eksterveturilan agadon ("kosmopromenadon").
- 21-a de julio 1969 Usono - Neil Armstrong en Apollo 11 estis la unua homo piediri surlune.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Ĉiela mekaniko
- Crew Exploration Vehicle
Ĉi tiu artikolo pri "Kosmokonkuro" ankoraŭ estas ĝermo pri kosma temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |