Malvarma milito
El Vikipedio
La Malvarma milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn. La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Malvarma milito komenciĝis post la morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfido kaj nigra-blanka propagando.
Oni nomis tion malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito direkte inter NATO kaj Varsovia pakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. tria mondo ekz. Vjetnamio, Afganio, Kubo ka. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante civitan militon en multaj landoj de Afriko (ekz., Angolo).
Dum la Malvarma milito kelkfoje okazis tia granda streĉo, ke nuklea milito preskaŭ komenciĝis. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Stanislav Petrov (1983).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligoj