Krakatoa
El Vikipedio
Krakatoa estas aktiva vulkano en Sunda markolo inter insuloj Javo kaj Sumatro. La 26-an de aŭgusto 1883 ĉi tie okazis la plej granda notita erupcio en la historio de homaro. La vulkano elstaranta 823 metroj super la marnivelo fakte tute eksplodis kaj 25 km3 da ŝtonaro kaj cindro estis elsputita en la ĉirkaŭaĵon, la erupcio estis aŭdebla ĝis distanco 4000 km. Pli ol 36.000 homoj mortis, 165 urboj kaj vilaĝoj estis tute neniigitaj kaj pluaj 132 plejparte difektitaj. El la origina vulkano restis kelke da malgrandaj insuletoj. Je kelke da jaroj komencis formiĝi nova vulkano, kiu hodiaŭ preskaŭ atingas en la originan altecon.