Sumatro
El Vikipedio
Geografio > Azio > Indonezio > Sumatro
Sumatro estas insulo apartenanta al Indonezio. Ĝi situas rande de la Hinda Oceano ambaŭflanke de la ekvatoro.
Sumatro havas areon de 474.000 km² kaj estas la sesa plej granda insulo de la mondo (post Gronlando, Nov-Gvineo, Borneo, Madagaskaro kaj Bafina Insulo). Ĝi havas 47 milionojn da loĝantoj, plejparte malajoj. Ĝia longo estas 1.600 km, ĝia pleja larĝo 370 km. Ĝia plej alta loko estas monto Kerinĉi kun 3805 m.
De la azia kontinento ĝin disigas la Malaka Markolo. Sud-oriente situas insulo Javo; la intera markolo nomiĝas Sunda Markolo aŭ simple Sundo.
Sumatro administre dividiĝas en dek provincojn, nome
- Aceh (privilegiata regiono kun apartismaj tendencoj)
- Bangka-Belitung
- Bengkulu
- Jambi
- Lampung
- Riau
- Riau Kepulauan (Riaui-insuloj)
- Sumatra Barat (Okcidenta Sumatro); ĉefurbo: Padang
- Sumatra Selatan (Suda Sumatro); ĉefurbo: Palembang
- Sumatra Utara (Norda Sumatro); ĉefurbo: Medan
La laste menciitaj tri ĉefurboj estas ankaŭ la plej signifaj urboj de la insulo.
Je la 26-a de decembro 2004 ĉe Sumatro okazis unu la plej detruaj tertremoj iam registritaj kaŭzante enorman cunamon.