Kria lingvo
El Vikipedio
Lingvoj > Lingvaj Familioj > Algonkina > Centra > Kria
La Kria (angle Cree, france Cri) estas la lingvo indiĝena la plej parolata en Kanado kun ĉirkaŭ 70 000 parolantoj.
Malgraŭ la ne tre grandnombra parolantaro la parolejo de la lingvo etendiĝas tra ĉ. 60 longitudaj gradoj. Do ne mirigas, ke evoluis multaj dialektoj. Fonetike eblas dividi ilin laŭ pluraj kriterioj, ekzemple:
- La longaj vokaloj ê kaj î parte estas apartaj fonemoj, parte kunfandiĝis.
- La orientaj dialektoj inter Labradoro kaj Ontario distingas inter š (ŝ) kaj s, la okcidentaj ne.
- La sono de retrofleksa "l", supozata en la pra-algonkina lingvo, disevoluis al diversaj sonoj en diversaj dialektoj.
Eblas klasi la dialektojn en naŭ grupojn, kiuj de okcidento al oriento estas:
- Kria preria (apartena al la ipsilona dialekto)
- Kria arbara (th-dialekto)
- Kria marĉa (n-dialekto), kies okcidenta varianto diferencas de la orienta per kunfandiĝo de š kaj s
- Kria alka (l-dialekto)
- Jakoba-Golfa Kria (ipsilona dialekto), kies norda varianto diferencas de la suda per la kunfandiĝo de ê kaj î, kiu tamen ne malhelpas interkomprenon
- Atikamekŭ (r-dialekto)
- Okcidenta Montara (l-dialekto)
- Inu (l-dialekto; foje nomata Orienta Montara)
- Naskapi (ipsilona dialekto)
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Literatura
- The Cree syllabary at Omniglot
- Cree at Languagegeek.com
- Barber, F. Luis: James Evans and the Cree Syllabic. In: Victoria Library Bulletin Toronto. July 1940. vol. 2. No. 2. 16 p.
- Burwash, Nathaniel: The Gift to a Nation of Written Language. S.l., 1911. 21 p.
- Evans, James: Cree Syllabic Hymn Book. Norway House, 1841. In: Bibliographical Society of Canada; Facsim. Series 4. Toronto, 1954. 23 p.)
- Steller, Lea-Katharina (geb. Virághalmy): Alkalmazkodni és újat adni – avagy „accomodatio“ a paleográfiában In: Paleográfiai kalandozások. Szentendre, 1995. ISBN 9634509223
- Ray, Margaret: The James Evans Collection. In: Victoria Library Bulletin Toronto. July 1940. vol. 2. No. 2. 16 p.